Georges Lagrange
Andromaka, and Fedra, Jean Racine
Hernani, Victor Hugo,
Justuloj, Albert Camus
Fatomaŝino, Jean Cocteau
La kalva Kantistino, Eugène Ionesco
Georges Lagrange
Andromaka, and Fedra, Jean Racine
Hernani, Victor Hugo,
Justuloj, Albert Camus
Fatomaŝino, Jean Cocteau
La kalva Kantistino, Eugène Ionesco
a Festo de la Tri Reĝoj aŭ,
de William SHAKESPEARE
Nu, Cesario, tiu kant' malnova,
Kiun hieraŭ nokte ni aŭskultis:
Ŝajnis, ke ĝi mildigis mian ardon,
Pli ol la artifikaj melodioj
De l' nuna tempo hasta kaj trovigla:
Mi petas, unu strofon.
Dum la dolora ĝoj' memoru min —
Ĉiuj amantoj estas
Kun emocioj nerve malstabilaj
Krom pri l' konstanta bildo de l' amata.
De l'amo.
Vi estas juna, certe jam l' okuloj
Ampetis arde je vizaĝ' amata:
Ne vere, knabo?
Nuptu kun pliaĝulo; ŝi alkreskas,
En l'edza koro pesas ĉiam same —
Ĉar, knabo, malgraŭ nia memlaŭdado,
Ni amas malpli firme kaj konstante,
Pli kapriceme, baldaŭ kadukiĝe,
Ol la virinoj.
Aŭ via am' ne tenos sin streĉita;
Virino estas
Post malfermiĝo, tuj ŝi velkas for.
Perfektiĝinte, velki tuj en morto.
Aŭskultu, Cesario, ĝi malnovas;
La ŝpinistinoj en sunlum' kutime,
Kaj la fraŭlinaj teksistinoj ankaŭ,
Ĝin kantas — ĝi ja estas simpla vero,
Kaj traktas pri la am' senartifika,
Mi kuŝu en ĉerko cipresa.
Spiro,forsvenu,forsvenu,
Min mortigis knabin' malkaresa —
Pretiĝu blanka tombdrapiro
Nun por mi jam!
Ekzistis pli fidela viro
Neniam.
Ornamu en trista deklaro —
Kuŝu sen ploro, sen ploro
Amika, la povra ostaro —
Sekreta tombo min entenu
Netroveble,
Por ke amantoj min ne ĝenu
Funebre.
Iru al tiu plejkruelulino —
Diru, ke mia am' elstare nobla
Ne taksas alte terenegojn kotajn,
Ke l' posedaĵojn sortodonacitajn
Estimas mi leĝere
Mian animon logas la miraklo
Kaj gem' per kiu vestas ŝin naturo.
Se iu sinjorin' — ĉar povas esti —
Tiom por via am' sopiras, kiom
Por Olivia vi, kaj vi ne povas
Ŝin ami, ĉu ŝi ne akceptu tion?
Pasiajn batojn, kiajn amo donas
A1 mia kor' — neniu kor' virina
Sufiĉe grandas por elteni tiom.
Ilia am' nomiĝas apetito,
Ĝin naskas ne l' hepato, sed palato,
Kiu travivas saton, troon, naŭzon;
Sed mia am' malsatas
Kaj tiom digestivas; ne komparu
La amon de virin' por mi, kun mia
Por Olivia.
Ili fidelas same
Filin' de mia patro amis viron,
Amus vin, moŝto.
Kaŝemo,
La rozan vangon manĝis — ŝi forvelkis,
Kaj, en melankolio verda-flava,
Kiel Pacienc' sur monumento sidis,
Triste rideta. Ĉu ne am' mirinda?
Ni viroj diras, ĵuras pli, sed vere
Proklamas pli ol volas — ĉar ni ĵuras
Gigante, sed en amo etstaturas.
Viola: Ĉiuj filinoj estas mi de l' patro,
Kaj ĉiuj fratoj — tamen mi ne scias.
Ĉu al la damo iri?
Ĉi gemon donu-diru al la damo:
Ne cedos rifuzite mia amo.
Aŭtuna grimaco
Aŭtuna grimaco Ankaŭ mi estis foje feliĉa;
tero kaj vivo ŝajnis ĉielo,
havis mi sunon, lunon kun steloj,
floroj de revoj faris min riĉa,
ardis en mi ebrie sentbruloj,
nutris la koron suk' de ĝojfonto,
perlon kaj oron kaŝis terbuloj,
bela, tre bela estis la mondo...
Vivo mortvundis koran fidelon
kaj el ĉiel' infero tuj ekestis,
suno kaj lun' funebre sin vestis,
nuboj ombrumis stelojn kaj helon,
falis sur florojn ros' de doloro,
tute sekiĝis suk' de ĝojfonto,
kote polviĝis perlo kaj oro,
monstre malbela iĝis la mondo...
Masko de rid' nun falsas mienon,
ne plu de sort' mi bonon atendas,
vanon, celperdon koro priplendas:
kial plu porti tedon kaj splenon?
Sparas la viv' pri ŝanco kaj ŝanĝo.
Montro de lango estu respondo,
kiam mi mute pendos sur branĉo;
aĉa kaj fia estas ci, mondo...
Per. “Aǔtuna Foliaro” Julio Baghy
JAMAKA VAGGA
1.Ĉio, kio ni estas, estas le rezulto de tio, kion ni pensis: ĝi estas fondita sur niaj pensoj; ĝi estas farita el niaj pensoj. Se homo parolas aŭ agas kun malbona penso, sufero sekvos lin,
2.Ĉio, kio ni estas, estas le rezulto de tio, kion ni pensis: ĝi estas fondita sur niaj pensoj; ĝi estas farita el niaj pensoj. Se homo parolas aŭ agas kun bona penso, feliĉo sekvos lin,
3. “li insultis min, li batis min, li venkis min, li prirabis min” en homo, kiu tiel pensas malamo neniam ĉesos.
4. “li insultis min, li batis min, li venkis min, li prirabis min” en homo, kiu ne tiel pensas malamo ĉesos.
5. Malamo neniam ĉesos pro malamo en tiu ĉi mondo sole pro amema bonvolo malamo ĉesos. Tio estas eternal leĝo.
La Lasta Vespermanĝo
Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj ku li. Kaj li iris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi antaŭ ol mi suferos; ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li iris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberabo, ĝis venos la regno de Dio. Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispasigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi, ĉi tion faru por memorigo pri mi. sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi. Sed jen estas la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tio….
La reveno de l’Filo
Post foresto multjara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda.
En kabano mankis pano
Do elmigris li, infano,
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo.
Premi lin al mia sino.
Donu volus mi festenon
Por saluti la revenon.
Ve! Ne mastras mi kabanon
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo
Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia…
Do akceptu lin, fratino.
Per muziko kaj per vino.
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
A. Grabwski
No comments:
Post a Comment